Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La vento

Nun zefir' mi estas, milda kaj molflustra,
trapromenas kampojn tie ĉi kaj tie,
spiras kisojn sur la lipojn de burĝonoj,
dolĉan, varman kison, amogarantie.
Floru, ho filinoj belaj de l' printempo,
floru, floru — diras mia milda flustro.
Ili senvestiĝas kun hontemo ĉarma,
de plezur' mi svenas sur ilia brusto.

Morgaŭ mi sovaĝe hurla muĝo estos,
antaŭ mi tremegos, timos min la branĉo;
vidos: mi tranĉilon tenas akrigitan,
scios: ĝin faligos ties kruda tranĉo.
Mi en flor-orelojn siblos: Velku, stultaj
knabinetoj, kiuj tro facile fidas.
Ili velke falas bruston de aŭtuno,
kaj malvarme, moke ilin mi priridas.

Nun pli milde-mole ol river' silenta,
mi trafluas kampojn en trankvilo paca,
pri ekzisto mia scias nur abelo,
kiu de la kampo hejmeniras laca.
Sed ĝi jam tro peze flugas sub la ŝarĝo
kunportata por la faro de mielo,
mi la skarabeton prenas sur la manon,
helpi ĝian lacan flugon per akcelo.

Morgaŭ, uragano, tondre bleka ŝtormo,
sur ĉeval' sovaĝa mi tra l' maro bruos,
kiel instruisto al infan' petola,
ties verdajn buklojn mi kolere skuos.
Se mi vidos ŝipon, mi flugilon ĝian,
la flagrantan velon ŝiros furioze,
per la mast' sur ondojn skribos ĝian sorton,
ke ĝi plu ne kuŝos en haven' ripoze.